Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de Stefan

7. 5. 2014

Mi naskiĝis en 1971 kiel la 4-a infano en katolika familio. Mia infanaĝo pasis normale, sed kiel junulo mi baldaŭ venis en krizon: la malbona stato de la mondo (detruo de naturo, malsatego kaj luksa vivstilo samtempe) vundis min kaj donis malesperon pri la estonteco kaj deprimiĝon.

 

stefan.jpg


Estante 20-jara, mi spertis la realecon de Jesuo kiel resurektinto amanta pere de pentekosta komunumo kaj akceptis Lin kiel mian personan Sinjoron kaj Savinton.

Post alia granda krizo en kiu estis tre malfacile gardi la kredon, iam mi denove ekpovis preĝi. Mi membriĝis en katolika karisma komunumo de Beatecoj por du jaroj. Poste mi studis eklezian muzikon en Aachen. Post tio mi volis unue pastriĝi, sed post nelonge mi decidis labori en mia profesio de muzikisto.

Nun mi loĝas en loza (malstrikta) neoficiala komunumo en Werl.
Mi esperantĝis jam kiel junulo, sed aktiva en la kristana e-movado mi estas nur ekde 2009.


Stefano Lepping

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář