Jdi na obsah Jdi na menu

Kie estas la limoj de ekumenismo?

6. 5. 2014

Jan Pospíšil

Mi demandis min multfoje, kie estas la limoj de ekumenismo? Kiu estas kristano-novulo en la fako de ekumenismo, povas estis kaptita (posedita) de spiritismo, de ezoterismo, de framasonismo... kaj povas fariĝi herezulo.

Leginte latinan sloganon de unu teologo-profesoro "Ecclesia est COR, Catholicus, Orthodoxus, Reformatus", mi proponas sekvan modelon: KOR, la koro de la katolika (=ĝenerala en pli vasta senco) estas la kristana eklezio, kiu konsistas ĉefe el katolikoj, ortodoksuloj kaj reformitaj kristanoj. En la grupo de veraj kristanoj estas multegaj EGj, evangelianaj grupoj.

Laŭ la difino de la Monda Konslio de Eklezioj, la membroj-denominacioj estas tiuj, kiuj plene agnoskas, ke Dio (la vera kaj unusola Dio) estas la Triunuo, la Dio Patro, kaj la Dio Filo, kaj la Dio Sankta Spirito. Kaj le la Dio Filo estas nia Savanto. Tiuj, kiuj nomas sin kristanoj, kaj troviĝas ekster la supre difinita ekumenisma kadro, estas simple HRj, herezulaj grupoj, kiuj ne akceptas la plenan Triunuecon de Dio. Grupoj de herezuloj povas aperi tra la tuta spektro de kristanismo.

La nocio "sekto" origine signifas "apartigita", en modernaj lingvoj signifanta "malbona, danĝera, ktp." Sed apartigitaj grupoj de kredantoj (=sektoj) povas ekzisti ankaŭ meze de katolikismo, meze de protestantismo, meze de ortodoksismo, kaj ne devas nepre temi pri kredantoj, kiuj praktikus herezojn kontraŭ la Koro de kristanismo.

Mia bildo por klarigi tion, kio estas la Eklezio: KOR, K, O,R = Katolikismo, Ortodoksismo, Reformismo
EGj = evangelianaj grupoj, HGj = herezulaj grupoj (HGj povas okazi ankaŭ interne de la Koro, interne de la tradiciaj grandaj eklezioj)

la-limoj-de-ekumenismo.jpg



Se mi severe observas la bazan difinon de ekumenismo menciitan supre, mi venis al mia persona  konkludo pri karakterizaj trajtoj de la vera kaj falsa ekumenismoj:

la VERA ekumenismo: klopodas unuiĝi kun kristanoj en la Triunuo, kaj kun la persona Savanto Jesuo Kristo, estas pri vero kaj malfermeco, diras veron, ne flankiĝas pro herezaj ideoj kaj herezaj agoj, kiuj kontraŭus la unuecon de kristanoj, ne kreas herezulajn grupojn, agas unuecige!

la FALSA ekumenismo: emas unuiĝi kun nekristanaj religioj kaj nov-religiaj grupoj (=sinkretismo), ne emas unuiĝi kun la Koro de la Eklezio (kontraŭas ĉiujn tradiciajn ekleziojn), ne plenumas la supre difinitajn kondiĉojn por ekumenismo, kreas herezulajn grupojn, agas kalumnie, intrige kaj agas disige!

Tute ekster la temo de ekumenismo (=reunigado de kristanoj) estas la "interreligia dialogo", kiu klopodas pri paca kunvivado de diversaj religioj (budismo, ŝintoismo, islamismo, satanismo, ŝamanismo...), sed ne klopodas pri sikretisma miksaĵo de ĉiuj religioj (la dalaj-lamao diras ofte: Religions must unify).



Nun, karaj gefratoj, vi povas sube (KOMENTÁŘE, aldonu la CAPCHA-bildon, kopiu la Kontrolní Kód,  kaj sendu ODESLAT) kritiki, komentarii, skribi vian opinion pri mia artikoleto, kaj pri mia bildo. (kiu el vi kapablas fari pli belan bildon: faru, sendu, mi ŝanĝos)

KIEL KOMENTARII LA ARTIKOLON?

transskribu la kodon en bildo dekstre al la malplena kadro maldekstre

ekzemple Norma volas komentarii

 

norma-komentarios.jpg

la lasta ago: per la maldekstra musa butono premu la ekranan butonon ODESLAT

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Johano Rapidulo (Jan Pospíšil, JP) - RESPONDO al Re: Nur kelkajn notojn (Tráťa, 9. 5. 2014 8:53)

9. 5. 2014 22:07

RESPONDO
Re: Nur kelkajn notojn
(Jan Pospíšil Poutník en FB, ĉi tie Jan Josef aŭ JP, 9. 5. 2014 10:41)

al 1:
Jan Pospíšil Poutník komentas al "Eklezio de Jesuo Kristo de sanktuloj de la lastaj tagoj (Mormonoj)" --- tiuj ĉi "kristanoj" estas ekster la kadro de Triunuo de Dio --- en ilia instruado temas pri 3 realaj materiaj estaĵoj - dioj, ili formas iun "teamon" laŭ iliaj vortoj; mormonoj post sia morto fariĝos diaj estaĵoj, ilia geedzeco ne malaperos, sed daŭros por eterne ankaŭ en ĉielo, la mormonaj geedzoj en ĉielo plu fizike amoros kaj generos pluajn infanojn - diojn, mallonge temas pri mult-dieco (politeismo), ne pri la Triunua Dio, nek pri la kristanismo en la vera senco de la vorto; tial ili eĉ ne postulis esti, nek povas esti membro de la Monda Konsilio de Eklezioj - tio estas la kadro de defendebla ekumenismo eĉ el vidpunkto de la katolika eklezio

al 2:
Jan Pospíšil Poutník komentas al "klopodo pri ekumenismo ne tro sukcesas, la praktiko estas pli bone dirite tia, ke la vera kristanismo eĉ kun sia tradicio adaptiĝas al protestantismo" -- la praktiko de la katolika ordeno "ekumena komunumo Chemin Neuf (Nova Vojo), malfermita por ekumenismo" alportas siajn fruktojn en tio, ke malgraŭ ke akceptas kiel membroj celibatulojn (kaj fratojn kaj klerikojn) kaj celibatulinojn, kaj la tutajn familiojn el aliaj kristanaj eklezioj, ili kondutas laŭ la katolikaj principoj (ĉiun lokan komunumon de Chemim Neuf ĉefas katolika sacerdoto, kutime Franco, en Tuchomeřice estas 2 tiuj, kaj ambaŭ bonkvalite ellernis la ĉeĥan lingvon), la katolikajn sanktajn mesojn, matenajn preĝojn, vesperajn preĝojn, ili memdecide volonte partoprenas ankaŭ la nekatolikaj membroj de la komunumo, ili fariĝas tiel "de facto" (preskaŭ-)katolikoj, kaj samtempe ili ne volas perdi sian identecon (el la Sankta Skribo ni konas similan ekzemplon: la kristanoj el Judoj; en nuntempo oni scias pri t.n. Mesiaj Judoj, kiuj akceptis Jesuon kiel la Mesion, sed ili restas ankaŭ fidelaj al la judismo); ekz. nun en Tuchoměřice estas prezenta frato de la komunumo, unu celibatulo, luterana teologi-studento --- necesas ĉi tie rememorigi la publikaĵon: Senkulpigo kaj la Hereda Peko en Ekumena Dialogo, la Komuna Deklaro de la Katolika Eklezio kaj de Luterana Monda Unio pri Instruado pri Senkulpigo, aranĝis Tomáš Machula, postparolo Jaroslav Vokoun, Krystal OP, Praha 2000 http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/religio-et-ecclesia.html vidu la artikolon Ekumena

(sekvas listigo de ĉeĥlingvaj artikoloj en la persona blogo de JP)

RESPONDI

http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/kde-jsou-hranice-ekumenismu-.html

Johano Rapidulo (Jan Pospíšil, JP) - komentoj sub la ĉeĥlingva sam-teksta artikolo en la persona blogo de JP

9. 5. 2014 22:05

Trarigardo de komentoj (jen traduko el la ceĥ-lingva blogo fare de JP) http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/kde-jsou-hranice-ekumenismu-.html)
Nur kelkajn notojn
(Tráťa, 9. 5. 2014 8:53) [noto de JP: la kontribuinto parolas en vira genro]

Mi ne volas analizi la profundecon de hodiaŭa "ekumenismo", kun kiu mi esence ne konsentas (vidu Assisi), sed mi ŝatus dividi sin pri io por pripensi.

1. El mia persona sperto mi konas "kristanojn", kiuj kredas je triunua Dio, sed kiuj povas fariĝi NENIAM membroj de Katolika eklezio. Ili nomas sin Eklezio de Jesuo Kristo de Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormonoj). Certe ili ne estas unu solaj, ekz. "Děti Boží" [tr. de JP: la Infanoj de Dio]. Problemo estas, ke en sia esenco, kiu estas por ekstera observanto kaŝita, ili adoras Luciferon kiel ilian Savanton kaj Sinjoron. Tiu ĉi kristanismo eliras de framasonismo (libera masonismo) kaj en sia esenco ĝi fakte estas tiu (framasonismo), nur ĝi pri tiu ĉi fakto publike devas ne mencii tion. Sekve evidente ne sufiĉas sin nomi kristano, kaj kredi dume je la triunua Dio.

2. Kiel al ni montras la praktiko de ekumenismo dum la lastaj kvindek jaroj, la klopodo pri ekumenismo ne tro sukcesas, la praktiko estas pli bone dirite tia, ke la vera kristanismo eĉ kun sia tradicio adaptiĝas al protestantismo. Kun diablo simple oni ne diskutas. La donado de eŭĥaristio surmanen kaj al starantoj, kiu en la katolika eklezio aperas hodiaŭ jam sufiĉe ofte kiel kutima, estas origine protestanta esprimmaniero de nekredemo, ke en eŭĥaristio estas vere kaj reale per nekomprenebla maniero prezenta Jesuo Kristo, da tiuj gestoj estas hodiaŭ en Katolika eklezio sufiĉe multe. Mia opinio pri tio do estas, ke katolikoj devus pli ol pri ekumenismo prefere interesiĝi pri la tradicio de la eklezio, pri ĝiaj radikoj kaj tradiciaj simboloj. Tradicio estas nome la trezoro (la valoraĵo) de Katolika eklezio kaj unu el ĝiaj pilieroj. En tiu ĉi senco ekzistas belega retejo http://tradice.net

Pli profundajn pensojn mi lasos por mi mem.
Mi ne volas instigi al kolero kaj al malamo.

Konlude mi volus alvoki ĉiujn Katolikojn, por ke ili super mia komento enpensiĝu sen emocioj, por ke ili klopodu esti objektivaj kaj ke ili serĉu por si mem ver-donajn informojn.

Mi dankas por la artikolo.