Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de Jan Josef

6. 5. 2014

Mi estas plen-nome Jan Josef Jiří Pospíšil, kaj plen-titole ankaŭ inĝeniero de aviadiko. Baptita kiel Jan Josef, Johano (laŭ la Baptisto, la antaŭulo de Jesuo) kaj Jozefo (laŭ la fianĉo de Maria Virgulino) jam en decembro 1954 kiel katoliko en la kapelo de la naskiĝejo ĉe Apolinář en Prago 2. Sed mi longe ne sciis pri tio, miaj karaj gepatroj ne diris al mi pri tio, kaj ne akcentis mian kristanan edukon. Civil-nome Jan Pospíšil.

En Esperantujo mi estas konata kiel Johano Rapidulo, eventuale kiel Juan José Apresuramiento, eventuale Juan José Rápido, inter meksikaj skoltoj mia skolt-nomo estas Fratego, eventuale Hermanote, inter ĉeĥaj skoltoj mi estas konata kiel Eifel. Nun mi estas oldskolto (ne signifas nepre "maljuna"!).

Mia panjo Anna (laŭ la onklino de Maria Virgulino) ĉiam akcentis, ke mia nomo Johano estas laŭ la Johano la Baptisto, ĉar ekzistas ja ankaŭ aliaj sanktuloj Johanoj, sed ŝi baptigis min ĝuste laŭ la Johano la Baptisto.

Mia paĉjo Josef ĉiam komencis novan panon, ne la panjo. En la 60-aj jaroj estis nur tiuj ringo-formaj panoj (cs: pecen/bochník chleba, nikoli šiška; hr: krug) kaj mia paĉjo ĉiam tri foje faris en la mezo de la pan-ringo tri krucetojn per la tranĉil-pinto kaj ion mallaŭte diris, antaŭ ol li ektranĉis la panon. Mi supozas, ke li diradis: "En la Nomo de la Patro, kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito." Li neniam al mi klarigis tion.

Intertempe okazis, ke mi estis 13-jara knabo kaj venis la Praga Printempo en Ĉeĥoslovakio 1968, kaj oni renovigis la organizon Junák, la Ĉeĥan union de geskoltoj en mia lando. Tie mi lernis, ke "ĉiu homo estas mia amiko, kaj ĉiu skolto estas mia frato" - tio validas tutmonde. La eldiro de la fondinto de skoltismo, la lordo Baden-Powell. Nur post la revolucio en 1989 mi fine komprenis, dum funebraj celebroj de miaj kelkaj iamaj skoltestroj, ke ili (kaj la fondinto mem) estis kristanoj, ke ili edukis nin infanojn laŭ la kristanaj principoj, eĉ se la gepatroj timis tion malferme fari dum la komunisma periodo. Kaj mi lernis ankaŭ tion, ke Baden-Powel rekomendis Esperanton instrui en skoltaj taĉmentoj kaj diris interalie: "Mi abomenas tiujn formojn de skoltismo, kiuj estas sen Dio."

Sur la familia tombo de Pospíšil (=de Rapiduloj) en Říčany u Prahy (20 kilometrojn de Prago) mi trovis kaj la simbolon de kruco kaj la simbolon de la David-stelo. Mi fotis tion kaj iris demandi pri tio la Pragan rabenon, ĉu tio signifas, ke miaj antaŭuloj estis Judoj. Ili ne estis Judoj nek judoj. Sed la fakto instigis min lerni ĉe la rabeno legi la hebreajn tekstojn de la Malnova Testamento.

Nur en mia 44-jar-aĝo mi trovis mian vojon al la Eklezio. Mia propra familio estis disfalanta (mia kredinta eksedzino ne deziris pli ol 3 infanojn, sed la vivon de sekva nia filo interŝanĝis por ŝia postgradua kariero) kaj mi post longa dolora rezonado unu vintron 1996/1997 vespere vizitis la lokan paroĥestron kaj petis akcepti min en la rom-katolikan eklezion. Mi komencis vizitadi la kateĥetan kurson, nur poste mi eksciis, ke mi estis jam baptita... tuj post la ekscio mi unuafoje konfesis miajn pekojn kaj akceptis la eŭĥaristion. Mi komencis vizitadi la postgraduajn kursojn de la Teologia Fakultato de la Karola Universitato en Prago, tre frue mi konfirmaciis. Mia konfirmaci-patrono estis Jiří Laube, la longjara membro de IKUE, kaj mi akceptis el la manoj de kardinalo Vlk en la Praga katedralo, la sakramenton, kaj la trian, la konfirmaci-nomon: Jiří (Georgo, la sankta patrono de geskoltoj).

Ekde tiam mi preĝas la Rozarion, regule partoprenas la sanktajn mesojn, kaj pilgrimojn: Lurdoj, Turzovka, Litmanová, Medĵugorje, Guadalupe, Příbram, Lysolaje... kaj la Bibliajn Tagojn.

Post dolora sperto dum unumonata volontula ĉeesto en la infana hejmo Bona Espero en Brazilo, kaj post dujara sekva korespondado, mi lernis, ke ne ĉiuj estas kristanoj, kiuj nomas sin kristanoj. Ekde tiam mi serĉas veran ekumenismon, veran komunumon de veraj kristanoj. Tial mi fariĝis postulanto en la Ordeno de Sankta Lazaro de Jeruzalemo (OLJ), la unuigita, ekumena, kies spirita protektoro estas la greko-katolika patriarko Georgo la 3-a, la ĉef-episkopo de Sirio, de Jeruzalemo kaj de la tuta Oriento. Mi havas kelkajn amikojn kaj fratojn inter luteranoj, kaj foran parencan familion Pospichil (familio Pospíšil migris de Brno al Subkarpata Ukrajno kaj de tie per ŝipo al Brazilo antaŭ pli ol 100 jaroj) en suda Brazilo, inter ili luteranan pastoron Zéca Pospichil, kaj Silvio Pospichil. Sed miaj amikoj estas ankaŭ katolika paroĥestro padre Joacir Soares en Brazilo, fratino Gajane en Armenio, pastoro Jaroslav en Brno, la katolika familio Rodrigéz Goméz en Meksiko, ktp. Mi ŝatas es: Los Unidos Estados Mexicanos! Kaj mi ŝatas lerni lingvojn id: Tuhan Yesus Kristus, Putra Allah, kasihanilah aku orang berdosa, eo: Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, kompatu min pekulon. Kaj mi ŝatas montaron, kaj grimpi al altaj rokoj! Pli proksimen al la Ĉielo!

Mi revas pri tio, ke laŭ la modelo de Chemin Neuf, ni esperantistoj en IKUE kaj KELI, iam povus havi propran domon kaj internacian kristanan komunumon, malfermitan por vera ekumenismo; ĉar mi jam spertis, ke ekzistas en la mondo ankaŭ falsa ekumenismo. La pastroj kaj pastoroj (la diferenco estas nur la "o", imagu!) jam ekzistas, do tio povus okazi ankoraŭ dum mia resto de la vivo. Ja mi estas juna homo (la FB grupo Los Viejos Alpinistas estas nur ŝerco), estante nur 60-jar-aĝa, do mi bon-ŝancas. Ja la spiritualeco tre dependas de la fondintoj en tiaj kristanaj komunumoj.

Dio benu. Amen.

jan-pospisil-alie-johano-rapidulo.jpg

en la foto: atendanta en la flughaveno de Amsterdamo por la flugo al Meksiko , dum pilgrimo al la Virgulino Maria de Guadalupe kun kelkaj paroĥanoj

via frato Johano Jozefo 

mia retejo:

http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/

+ iomete humura aldono:
PARADOKSO kaj kuriozaĵo de mia vivo estis: en Libio mi laboris en "Secondary Air School" en Tripoliso, sendita de la komunisma ŝtato; Kaddafi permesis, ke fremduloj laboru en lia lando nur, se oni estas kredantoj je Dio; tial nia ŝtato oficiale notis en niaj pasportoj, ke ni ĉiuj estas membroj de la rom-katolika eklezio; ĉiuj miaj kolegoj, kaj pilotoj kaj meĥanistoj, estis komunistoj, nur mi estis nekomunisto; la komunistoj SCIIS, ke ili mensogas, se ili deklaris sin katolikoj, nur mi sola NE SCIIS, ke mi ne mensogas, ĉar mi ankoraŭ ne sciis, ke mi estis en 1954  baptita katoliko.

 

 

AKTUALE mi estas postulanto en la unuigita ekumena internacia Ordeno de sankta Lazaro de Jeruzalemo "OLJ solemn declaration.jpg" kies signo estas verda kruco

http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/jsem-postulantem-ve-vojenskem-a-spitalnim-radu-sv.-lazara-jeruzalemskeho.html

olj-solemn-declaration.jpg





 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář