Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de P.Gabriel Adebayo Olayinka Afolaranmi

9. 12. 2014
PRI MI
Mi, Gabriel Adebayo Olayinka Afolaranmi (mallonge Bayo Afolaranmi), naskiĝis en 1970 en Pamo-Isin, ŝtato de Kwara en Niĝerio. En 1993, mi ricevis la diplomon “Nigeria Certificate in Education.” Sekve mi instruis preskaŭ du jarojn en unuagrada lernejo. Post la pastrecaj staĝoj en “ECWA Theological Seminary, Igbaja” kaj “Nigerian Baptist Theological Seminary, Ogbomoso”, ambaŭ en Niĝerio. Mi ekde 1999 laboras ĉe la sidejo de la konfesio de Niĝeriaj baptistoj. Oni jam ordinis min kiel plenplenan pastoron de la evangelia servo en la konfesio en 2002. Verkado de tekstoj predikaj, provlegado kaj redaktado de eldonotaj konfesiaj legaĵoj, kaj tradukado de tiaj legaĵoj en joruban lingvon estas miaj ĉefaj taskoj ĉe la laborejo.

Mi kaj Florence Opeyemi (naskita Adeniyi) geedziĝis en 1998. Ni havas du gefilojn: Victor Boluwatife, filon kaj Victoria IfeOluwa, filinon kaj aliajn du filiditajn filojn, Michael Olusegun Adeniyi kaj Abraham Oluwatoyin Adeniyi.

Mi estas tre serioza kaj diligenta Esperantisto Niĝeria ekde 1991. Mi estas aŭtoro de la libroj La Instruisto kaj Ronke, la jaluzulino. Oni jam eldonis multajn el miaj aliaj artikoloj en esperantaj revuoj kiel Dia Regno, Kristana Alvoko, kaj Kontakto.

Poŝtadreso: Pastor Adebayo Afolaranmi,
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001,
Oyo State, Nigeria.
Portebla telfonnumero: +234 805 515 9591
Retadresoj: spiritualdigest@yahoo.com au afolabayo@yahoo.com

Retejo: http://www.thewordthruthenet.org/esperanto.php
 
Via kristana frato Gabrielo
p.gabrielo-de-nigero.jpg
 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář