Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de Honoré

18. 5. 2014

Pri mi(Biografio):

Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo(vsklubo@gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru / D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto ne ekzistas plu poŝtoficejo.

Mi naskiĝis la 3-an de marto 1974 en Kavumu / Norda Kivuo D.R.Kongo.
Mi nur estas studento en Altlernejo ISP RUTSHURU do, senlaborulo.
Mi estis interesita pri internacia lingvo Esperanto kaj decidis ellerni ĝin sole sed kun interveno de nia kara instruisto Hans Bakker de 2004. Mi diplomiĝis en Esperanto kurso (programo de Hubert Ferez) en 2009. Tio estas, mi akiris tiun E-Diplomon de 8/10 (80/100) tra Afrika Centro Esperantista(A.C.E) el Togolando.

En 2006, mi iĝis individua ano de U.E.A ĝis nuntempe. La 3-an de marto 2009 mi kreis E-klubon (Verda Stelano Klubo(V.S.K)) en nia distrikto Rutshuru.

En 2012, mi enkondukis E-kurson en nia nova lernejo nomita Instituto Béthanie / CEBCE REMERA ĝis nun. Ni bone evoluas pri Esperanto kurso en tiu ĉi lernejo. Instituto Béthanie estas lernejo kion nia protestanta kreis por lukti kontraŭ la analfabetismon. Pro tio, mi sole konceptis ideon por interesi tiun baptistan eklezion por enkonduki tian lingvon Esperanton de la paco kaj unuigo.


Tiu lernejo enhavas 4 klasojn, venonjare ni havos 2 aliajn klasojn, se Dio pruntas nin la vivon. En la sama jaro 2012, mi iĝis membro de K.E.L.I / Nederlando ĝis nun.

Pri mia familio:
Mi edziĝis al sinjorino Anita Dusabe (anitadusabe@gmail.com) de 2002 de tiam jam havas 5 gefilojn (la unua filo Prudent 11j, la dua filino Anne 9j, la tria filino Nadege 7j, la kvara filo Audaco 5j, la kvina filo Peter 3j), sed estas alia orfino nomita Betty de 14j kies iliaj gepatroj estis mortigitaj, kiam okazis milito en nia orienta provinco Kivu de 2008 inter L.Nkunda kaj konga registaro. Ŝi iĝis mia sesa infano en nia fajrejo.

Pri religio:
Mi estas kristano en Baptista eklezio (protestanta komuneco) kunlaborante  kun kristanaj katolikoj ĉar Esperanto kunigas ĉiujn sen diskriminacio. Tial mi multe ŝatas ĝin, ĉar per ĝi oni povas kunlabori kun la tuta mondo.

Konklude, tre plaĉas al mi ricevi vian lastan retmesaĝon kaj kunlabori kun KELI-anoj, IKUE-anoj ĉar ni sentas nin en la sama ronda familio kun entuziasmo.

Nia kunlaboro estu forta kaj eterna!
Provu vidi mian familian fotaĵon en:
http://per.esocom.de/korespondado.html

http://per.esocom.de/per/sebuhoro.html

Dio benu!
Frate via!

Honoré
SEBUHORO
EGLISE CEBCE REMERA
PO BOX 08 BUNAGANA
KISORO / UGANDA.
Rete: honsebn@gmail.com
Tel. +243 99 7852 933

honore1.jpg

 Via frato Honoreo.

 

 

 


 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář