Kristana aŭtobiografio de Pavol
Mi naskiĝis en 1973 kiel tria infano en katolika familio. Pro mia malbona sanstato mi estis baptita jam en la naskiĝejo, sed post du semajnoj ankaŭ oficiale en la preĝejo. Mi havis belan infanecon, kvankam mi devis ofte esti en hospitaloj (ĉefe en Prago). Kiel 10-jara mi ricevis la unuan sanktan komunion kaj fakte tio estis la komenco de mia kristana vivo. Mi akceptis Jesuon en mian vivon. Ekde 1984 mi komencis servi ĉe altaro kiel ministranto kaj ekde 2000 mi estas ankaŭ disdonanto de la sankta komunio. Mi esperantistiĝis en 1993 dank’al kurso, kiu aperis en katolika monatgazeto Rodinné společenstvo (Familia komunumo). Mi tuj enamiĝis en Esperanton kaj kompreneble mi abonis la gazeton, por ke mi havu la sekvajn lecionojn. Poste mi aliĝis al korespondaj kursoj kaj dank’ al mia instruistino mi ekkonis katolikan movadon. En 1995 mi partoprenis mian unuan Esperanto-kongreson en Olomouc (IKUE-kongreso) kaj en 1996 UK-on en Prago. Ekde tiam mi aktivas en la katolika movado kaj ofte partoprenas en Esperanto-aranĝoj. Profesie mi estas tradukisto pri la angla lingvo. Mi tradukas ĉefe katolikajn librojn kaj artikolojn por katolika monatgazeto Slovo medzi nami (Vorto inter ni). Mi tre ĝojas, ke mi povas kunigi miajn du amojn – amon al Jesuo Kristo kaj katolika Eklezio kaj amon al Esperanto kaj la movado.
Dio benu vin.
Via frato Paŭlo
Pavol Petrík, Slovakio